La rilato inter la Freinet-pedagogio kaj la lingvo-lernado

Autores

  • Mónika Molnár
  • Mónika Molnár

Palavras-chave:

Esperanto, Freinet-pedagogio, Lingvolernado, Ludo, Taksonomio de Bloom

Resumo

Pedagogio, edukado, lernejo, lernejaj sistemoj kun siaj avantaĝoj kaj/aŭ la maloj... Jen ĉiam aktualaj temoj en la homa socio. La temo ĉiam aktualas, ja temas pri la preparo de la futura generacio, kiu prenos nian lokon. Kiajn posteulojn ni ŝatus havi post ni? La tasko de la lernejo devus esti akompani la infanojn al la malkovro de siaj "geniecoj" kaj prepari ilin al la vivo. Kion oni povus fari por plibonigi la kondiĉojn de la gelernantoj, por atingi, ke la scio-akiro estu vola, volonta kaj ne deviga afero, ke la lernitaĵoj havu sencon? Ĉu oni vere devas ĉiam elpensi ion novan aŭ sufiĉus preni iun ekzemplon, kiu funkcias kaj unue analizi, kompari, kompreni la kialojn, due vidi kiel ili aplikeblas surloke? Dum la historio ekzistis pluraj sekvindaj pedagogoj, kiuj alportis ion al la civilizacio, sed pri kiuj oni pli- malpli forgesis en la granda serĉado de novaj metodoj. Unu el ili estis Célestin Freinet. Unu el liaj ĉefaj celoj estis, ke la gelernantoj estu aktivaj aktoroj de siaj lernadoj. Tamen, kiel li ligiĝas al Esperanto? Multaj forgesas aŭ eĉ ne scias, tamen jes, li uzis Esperanton en sia klaso. Konvinkiĝinte pri ĝiaj avantaĝoj, li korespondigis siajn gelernantojn por malkovrigi al ili la mondon. Inter la ĉefaj celoj de Freinet - simile al Zamenhof - estis la transdono de toleremo, respekto, dialogo, kunlaboro. Li volis, ke la infanoj rimarku, kiumaniere kun alilandaj infanoj ili estas samtempe similaj kaj tamen tute diversaj. Ĉu 100-jara pedagogia movado estas nepre malmoderna? Lia pedagogio estas orminejo por tiuj, kiuj kapablas kompreni kaj apliki ĝin! Unu el tiuj malmultaj lokoj, kie hodiaŭ estas praktikata tiu ĉi pedagogio, estas nia lernejo "La Granda Ursino" (Ecole de La Grande Ourse) en Svislando. Ni sekvas la spurojn de Freinet daŭre klopodante aŭ inventi, aŭ plibonigi, adapti manierojn je la servo de la gelernantoj, kiel Freinet mem faris tion siatempe.

Biografia do Autor

  • Mónika Molnár

    Diplomita instruisto pri Informatiko, Italaj lingvo kaj literaturo, kino-pedagogio, Esperanto kaj interlingvistiko, regula kunlaboranto de la revuo   «Juna   Amiko»,   de   la   porinstruista retpaĝaro edukado.net kaj rajtigita ekzamenanto por la KER-ekzamenoj. Vivas aktuale en Svislando, kie de pluraj jaroj ŝi instruas en la svisa lernejo "La Grande Ourse", i.a. ankaŭ Esperanton al 6-16 jaraj gelernantoj. Praktikas la Freinet-pedagogion kaj aparte interesiĝas pri la lingvolernado tra studoj kaj eksperimentoj.

  • Mónika Molnár

    Diplomita instruisto pri Informatiko, Italaj lingvo kaj literaturo, kino-pedagogio, Esperanto kaj interlingvistiko, regula kunlaboranto de la revuo   «Juna   Amiko»,   de   la   porinstruista retpaĝaro edukado.net kaj rajtigita ekzamenanto por la KER-ekzamenoj. Vivas aktuale en Svislando, kie de pluraj jaroj ŝi instruas en la svisa lernejo "La Grande Ourse", i.a. ankaŭ Esperanton al 6-16 jaraj gelernantoj. Praktikas la Freinet-pedagogion kaj aparte interesiĝas pri la lingvolernado tra studoj kaj eksperimentoj.

Referências

Chabrun, Catherine 2015: Entrer en pédagogie Freinet. Paris: Éditions Libertalia Ecole de La Grande Ourse 1983-2018: En bref – Comment ça marche? – Actualité. http://www.grande-ourse.ch/

Freinet, Célestin 2017: Une éducation du travail. In: Le Nouvel Educateur - 234. Paris: Çava-Expressions. pp. 51-53.

Gasselin, Juliette 2009: “Vers une Méthode naturelle de Langues vivantes” In Le Nouvel Educateur - 193. Paris: ExpressionsII. pp. 53-55.

Go, Nicolas 2009: “La Méthode naturelle de Freinet” In Le Nouvel Educateur - 193. Paris: ExpressionsII. pp. 28-35.

Gyarmati Orsolya 2015: Hagyd játszani a gyereket!

https://csaladhalo.hu/hatter/hagyd-jatszani-a-gyereket/ Kardos István 1984: Tudósportrék. Budapest: Kossuth Nyomda

Konfuciusz 2017: Beszélgetések és mondások. Budapest: Helikon

Morley, Tim 2012: Learn Esperanto first – TEDxGranta. http://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

Morley, Tim 2017: Tim Morley - “Springboard to Languages” Polyglot Gathering.

https://www.youtube.com/watch?v=It-2X-dfEv4

Springboard to Language 2011: Project evaluation. https://www.escholar.manchester.ac.uk/uk-ac-man-scw:149504

Szabó Kata 2012: “Alattvalók iskolája - interjú Vekerdy Tamás gyermekpszichológussal” In Vasárnapi hírek, 2012. november 18.

Szendi Gábor 2017: Szárnyakat adni. Budapest: Jaffa kiadó

Une alternative à la pyramide de Bloom 2009 - Formation et e-learning. https://didac2b.wordpress.com/2009/07/07/une-autre-pyramide/

Vekerdy Tamás 2014: Iskolák?!?! - Gyerekek, szülők és tanárok. Budapest: Central Médiacsoport Zrt.

Vikipédia - Taxonomie de Bloom. https://fr.wikipedia.org/wiki/Taxonomie_de_Bloom

Vilisics Ferenc 2016: Hagyd a gyereket játszani! – Öt évünk a finn óvodával. http://hellomagyarok.hu/karrier/hagyd-a-gyereket-jatszani-ot-evunk-a-finn- ovodaval

Downloads

Publicado

2018-03-18

Edição

Seção

Artigos

Como Citar

La rilato inter la Freinet-pedagogio kaj la lingvo-lernado. (2018). IF-Sophia: Revista eletrônica De investigações Filosófica, Científica E Tecnológica, 4(14), 159-174. https://revistas.ifetpr.edu.br/ifsophia/article/view/1237